Oldalak / Paĝoj

2016. december 1., csütörtök

Hakuna matata (Esperanto)

Ĉi foje ne estas nova foto, tamen: tio foje estas bona indikilo, ke oni la momenton vere ĝuas. Kaj tion mi faris lastatempe.




Strange, ĉar en la lasta unu kaj duon semajno mi laboris la plej multon (7 tagojn, ĉar la frosto proksimis kaj en la ĝardeno daŭre estas multe por fari), dum la dumsemajna semajnfino mi malsaniĝis, kaj volontulo kiu longe ĉeestis kaj kiun mi ŝatis, forveturis. Aldone, la vetero estis ankaŭ ne specife bela (krom la tagoj de mia malsaneco). La laboro ankaŭ ne tro ĝuebla, ĉar ni disdividas kaj plantas tulipojn, kio post kelka tempo ŝajnas sufiĉe sensenca por mi (vi devus vidi, kiom plenPLENa estas ĉio je floroj). Biletoj por la rehejmiĝo aĉetitaj - restas nur 2 semajnoj.

Tamen, mi havas la impreson, ke nun mi estas la plej ĝoja dum mia tuta ĉeesto. Kvazaŭ post freŝa vento: ĉar mi havis multe da interesaj kaj profundaj babiloj, kaj ĉefe multe pli da brakumoj. Ŝajnas kiĉe, sed jes ja: estas la kompanio, kio pleje gravas. Kaj se tio bonas, tiam ĉio povas iĝi interesa, kaj tempo povas vere flugi.

Indas ankoraŭ mencii, de kie tiu pli amoplena etoso devenas: de nova volontulo. Li estas ekzakte la persono, kiun vi imagas kiel hipio ŝvebanta eterne 1 m-on alte super la tero, loĝante en la 7a ĉielo aŭ kiel ajn vi volas esprimi tion. (Nu, kompreneble ne ĉiam li estas tia, sed tio estas la unua impreso.) Kaj eble pensus vi, ke io estas nur ŝajno, ke oni ne povas vidi la mondon tiumaniere, ĉefe ne kun 19 jaroj. Ĉar ni ja estas volonte suspektemaj, se ni vidas iun kiu estas vere ĝoja - pli ĝoja ol ni. Aŭ, fakte, vi verŝajne ankaŭ konas kelkajn tiajn bonfrenezajn strangulojn de Esperantujo. Kiel denaskulo, mi ankaŭ renkontis jam tiajn personojn, tamen tiu ĉi juna germano estas verŝajne unu el la plej ĝojo- kaj energioplenaj homojn kiujn mi iam ajn renkontis. Kaj tre interese, kiom multe pli ĝoja mi estas ekde lia ĉeesto. Homoj ja havas etoson, kiun ili radias. Ne lasta vidpunkto, ke dum niaj babiloj mi ricevas multe da novaj ideoj. Eĉ se foje sufiĉe fremdaj por mi, sed ĉiukaze: tre interesaj kaj inspiroplenaj. Tio estas ĝuste kial mi ŝatas diri, ke babilado estas mia hobio. :)

(Kaj nun vi eble pensas: hah, tie estas io pli kion ŝi ne skribas - sed ne. Kaj tio bonas tiel: mi ŝatas malkomplikajn amikecojn, kaj verŝajne ĝuste tion mi bezonis nun. Hakuna matata! :))

1 megjegyzés:

  1. Hakuna matata - kia mirinda fraz'!
    Hakuna matata - neniu pasinta faz'
    signifas senzorgoj
    tra la rest' de viaj tagoj
    nia senproblema filosofi-em'
    hakuna matata!

    VálaszTörlés