Oldalak / Paĝoj

Vortokesto

fonto de la bildo
Jes, momente kesto, ne trezoro - ĉar temas pri ontaj vortoj. Kaj mi tute ne volas teni ilin ŝlositaj - ĝuste male! Ili ja iĝos veraj vortoj nur kun via helpo: se vi ŝatas la ideojn kaj helpas diskonigi ilin. Diskonigi, tio estas uzi dum la ĉiutagoj, kun viaj geamikoj. (Foje tamen belas, ke Esperantujo estas tiel ne-tro-granda, ĉu? :P)




Hm, eble pli amuza estus skribi ilin sen aldoni la klarigojn... sed tiel vi povas ŝpari divenadon pri la signifo, kaj viaj komentoj havas eblon koncentriĝi nur al la plej grava: via opinio! ;)

Jen mia listo:
  • Se vi ofte umas en Esperantujo, vi verŝajne jam havas sperton pri rilatoj, por kiuj ne vere taŭgas la vorto amikeco, kaj difinado de kio tio ekzakte estas povas iĝi komplika... Jen la solvo: plamiko! (t. e. pli ol amiko) - funkcias ankaŭ antaŭ subskribi leteron (plamike)
  • Se vi konas la germanan vorton Klatschtante (kaj espereble ankaŭ alikaze), vi certe rapide komprenos kion babilonjo signifas (ne nur por inoj!). Kaj tra la angla onion (cepo) oni rapide alvenas al --> cepaĵo 'stultaĵo, senkiala kaj senfina longa parolado'.
  • Ŝatmoki, ŝatmoko: tiu ŝerca moko inter bonaj konatuloj, amikoj, ktp. kiu ne intencas veran mokon (do ĝi ne estas kontraŭ la alia persono), kaj kies amikeco estas klara por ambaŭ "partoprenantoj".
  • Ĉu vi loĝas en studenthejmo, sed jam ne plu parolas pri ĝi, ĉar tiu vorto estas tiom feke tro longa? Jen solvo por vi: stu(denthe)jmo --> stujmo!
  • Aero + io = puf-. Pufmaizo, pufboato... Kial ne ankaŭ pufino? (Kaj pufiĉo, kompreneble - egaleco ja gravas.)
    Esperantujo certe bezonas tiun ĉi vorton. Kaj eble povus kreiĝi eĉ puflaboro, pufvenko... Kiel la pufĉokolado (jes, tio ja ekzistas): interne "nenio, absulute nenio".
  • Onidevoj. Tiuj aĉaj ne-skribitaj reguloj de socio, kiuj bedaŭrinde havas multe pli da potenco super nia vivo, ol ni volus (se ni entute volus), kaj multe pli, ol la onidiroj. Kiel ekz. studi aŭ elekti "ĝenre konvenan" profesion, ktp... ("ĝis la nokto-nokto fin' ").
  • Talpotrajno (jes, temas pri la metroo, ne pri la talpeto). Jes, iomete pli longa ol la kutima vorto, sed tiom pli ĉarma kaj unika! :) Cetere, tio ne estas mia inventaĵo: mi aŭdis ĝin de iu, ke en ŝlia nacia lingvo - mi bedaŭrinde forgesis, en kiu - oni uzas tian kunmetaĵon por la metroo.

***

Kaj nun via vico! Mi vere scivolas kaj volonte kontribuas per ofta uzo de plaĉas vort-idoj. :)

Nincsenek megjegyzések:

Megjegyzés küldése