Oldalak / Paĝoj

2016. október 2., vasárnap

Hitzacker

jen tipa Hitzacker-strato
Amuze: kiam ni finfine ekskursis al Hitzacker, proksima urbeto, tie estis nek varmo (Hitze), nek kampoj (Acker). Nu, jes, kampoj dumvoje, ĉie, sed la urbo mem estas malpli kamparana, ol Sammatz (la farmovilaĝo, kie mi momente loĝas). Tamen, estis tre plaĉa, malgraŭ la vetero aĉa. Se vi scivolas pri la detaloj, alklaku.










Ŝajne tiu ĉi estas la ĉefplaco: kun la fiŝofontano kaj multe da tipe germanaj domoj (Fachwerkhaus).


Daŭre la ĉefplaco, ĉe la stratangulo. Maldekstre la glaciaĵejo, kiu estis la ŝajnkaŭzo de nia vizito. (Jes, ekstere nuboj, ĉio griza kaj malseka, kaj interne ni, kun bongustaj glaciaĵoj.)
Ĉiuj surpriziĝis, kial mi fotas necesejobudon, sed ĝi estas simple tiel nekutima kaj amuza. Certe fotinde. ;)
La riverbordo, kie ni haltis: teorie ĝi estus tre bela je suna vetero kaj de la alia flanko. Ĉiukaze, eĉ tiel indis vidi ĝin.


1 megjegyzés: