Oldalak / Paĝoj

2016. október 10., hétfő

Kion pli diri?

Ĉi-semajne iu kara konatulo diris al mi, ke mi ŝi volonte legus pli ofte novajn erojn en mia blogo. Nu, fekte, estas tiel, ke...




  1. iom malemigas min, kiam mi vidas, ke homoj legas mian blogon, sed apenaŭ estas videblaj reagoj
  2. mi ne scias, ĉu estas entute senchava blogi, ĉar ni ja kutimas komuniki krom la blogo kun tiuj personoj, kiuj estas vere proksimaj al mi
  3. malfacilas decidi, kion mi volas dividi kun ĉiuj ajn (kompreneble, ne kun la tute mondo, sed kun ĉiuj membroj de mia VIP-listo)
Do mi ne vere sciis, pri kio indus skribi nun, ĉar ne estas iuj grandegaj novaĵoj... Sed poste mi rememoris, ke estas kelkaj interesaj momentoj, kiujn mi povus publikigi ĉi-tie.


Unu el tiuj estas fino de iu vespera spontana babilo. Ni iel ekis diskuton pri famuloj kaj plejplej-listoj (la plej belaj viroj, virinoj; ktp.). La koreai junulo, kiu ĉeestis, diris ion (eĉ se malserioze), kiel: li volas esti la plej fama kioajn en 20 jaroj. Kiam mi respondis, ke mi verŝajne estos neniam plej-kioajn, sed mi ne zorgas pri tio, Annemaaike (nederlanda knabino, kiun mi konas ekde ĉ. 3 semajnoj) diris: "I think you may be the most yourself person". [ĉ. "Eble vi estos la plej-vi persono."]

Do tion mi taksas komplimento kaj gardas ĝin kiel trezoro. Sufiĉe bona celo por mia vivo, mi kredas. :)



(Se nun vi atendas, ke vi ekscios, kiu estas la alia interesaĵo, vi seniluziiĝos: tio estas ĉio por nun.)

4 megjegyzés:

  1. Ne ĉesu la blogon, mi tre ŝatas ĝin, eĉ se vi parolas pri hazardaj aferoj

    VálaszTörlés
    Válaszok
    1. dankon! :) fakte, ne estas hazardo, estas mia nuntempa vivo (aux cxu vi pensas, ke vivo estas hazarda?)

      Törlés
    2. Pardonu, kiam mi diris hazardajn, tiu signifis kutimajn aŭ ordinarajn aferojn, ĉar vi diris ke nenion gravan okazis

      Törlés
  2. Sajnálnám, ha abbahagynád: szívesen olvassuk, mi történt Veled...

    VálaszTörlés