Oldalak / Paĝoj

2016. október 30., vasárnap

Suno kaj nebuloj

Meze de aŭtuno, tagoj ŝajnas iĝi pli ofte nuboplenaj kaj malvarmaj. "Es kriecht in die Knochen" - la malvarmo, kiel tranĉilo, ĝis viaj ostoj. Tio kompreneble estas troigo, tamen. Kaj tamen, amuze, kiam vi vidas tute nenion, kaj rekonas la personojn venantajn kontraŭ vin nur de vere proksime. Kaj samtempe, pejzaĝoj kiel tiuj estas en iu stranga maniero ravaj. Kaj ne nur ili.


 Parolante iom pli pri nebuloj, antaŭ ol rakonti pri aliaj ravaĵoj: eble la sekreto de ilia beleco kaj intereseco estas ĝuste, ke vi ne scias, kio estas malantaŭe (aŭ interne). Certe unu el la gravaj aferoj, kiujn mi lernis pri mi ĉi tie, estas tiu ĉi. Mi tro longe kredis esti amiko de sekuraj kaj kalkuleblaj situacioj, sed nun mi sufiĉe klare vidas, ke malklaraj - kaj tial ankaŭ pli flekseblaj, pli malantaŭvideblaj - aferoj estas ofte pli allogaj, pli interesaj por mi. Kaj mi trovis en mi la kuraĝon por preni la riskon, kiun oni bezonas por eniri tiajn nebulojn. Espereble ĝi ne malaperos post la lastatempaj kelketaj gravaj ĉagrenoj.

Krom tio, oni povus diri, ke ne multe okazas. Mi daŭre sentas min iom kiel en ondotrajno - foje mi fartas bonege kaj subite ne sukcesas haltigi la ridadon, kaj foje (pli ofte) mi estas iom deprimita kaj/aŭ ie profund(et)e en sin-kompato, ĉar mia vivo ŝajnas al mi tro enuiga. Kvazaŭ nenio vere grava okazus al mi, kio emocie tuŝus min.

Kvankam ja okazas aferoj, kiuj - kiel la ĉi-semajnfina kaj ne atendita sunbrilo - ĝojigas min:*
  • Ĵus hieraŭ mi finlegis la romanon Peter Pan - en la germana, ĉar en la hungara ne ekzistas kompleta traduko. Mi certe multe profitis: iom por mia tezo (kiu temos pri fantasy-romanoj), por plibonigi mian germanon kaj simple por mi mem, ĉar mi jam de longe volis ekkoni tiun ĉi rakonton. Kaj ĝi estis vere tiel elstara kiel mi supozis.
  • Ĉeestante jam de preskaŭ du monatoj, mi akiris kelkajn verajn amikojn - per la germana lingvo! Tiu surpriziĝo eble sonas stulte (kial oni miru? mi ja lernas kaj studas ĝin de longega tempo...), tamen mi neniam antaŭe ekhavis amikojn per lingvoj krom la hungara kaj Esperanto. (Fakte - kaj tio estas eĉ pli mirinde -, mi eĉ preskaŭ sukcesis amikiĝi per mia fuŝeta kaj de longe ne uzita angla - kaj la kaŭzo de mia "fiasko" ne estis lingva, sed tio jam estas alia rakonto, kiun mi ne rakontos nun kaj ĉi tie.)Komprenu ĝuste: krom la lingva flanko, la homa parto estas certe eĉ pli ĝojiga.
  • Mia diplomlaboro progresas, paŝ(et)o post paŝ(et)o. Baldaŭ venas tempo por sendi ĝin por ricevi la unuan kritikon de mia profesoro. Mi konfesas, mi iom timas tiun momenton, ĉar tiu ĉi estas la unua vera kunlaboro de ni, do... kaj mi tre alte taksas liajn kvalitojn. Supozeble tio estas reciproka, ja li demandis min, ĉu mi jam havas temon por mia diplomlaboro (= "invito por valsi"! :O), li neniam antaŭe vidis iun longan kaj fakan tekston skribitan de mi. "Nun saltas la simio en la akvon" (t.e. nun evidentiĝos la afero). Ni vidu.
  • Evidentiĝis, ke mia laboro estas pli sanoprotekta ol mi (aŭ ni) kredis: la distanco, kiun ni marŝas kun la ŝafoj kaj kaproj ĉiutage, estas ĉ. 7 km-oj (kaj kaze de nova bariero eble 8). :O
  • Mi malkovras germanlingvajn kantojn, dank" al proponlistoj de kelkaj amikoj/konatuloj. Kiom bona eblo por riĉigi mian vorttrezoron + por amuziĝi! Kaj certe, mojosa germana muziko ŝajnas esti bona "ilo" por montri al la lernantoj, kial indas lerni la lingvon. Mi certe volonte uzos tiun ĉi argumenton, kiam ajn mi trovos ŝancon por utiligi la kantotekstojn.
(* la unusola problemo, ke la ĝojo kiun ili liveras, ne daŭras tro longe...)

1 megjegyzés:

  1. "sed tio jam estas alia rakonto, kiun mi ne rakontos nun kaj ĉi tie"
    ...kies historion mi en sekvonta rakonto sciigos... ;)
    (pardonu, se ne perfekta estos mia memoro, sciu, la agxo!)

    VálaszTörlés