Oldalak / Paĝoj

2016. szeptember 11., vasárnap

Berlino - kun mi

Sunleviĝo el la trajno - jam en Germanio! :)
Do, mi alvenis al la farmo – post 22 horoj da veturado. Sed tio ne tiom vere longas, se vi kalkulas, ke mi ankaŭ haltis Berlino por 5 horoj kaj mi ŝanĝis trajnon ankaŭ en Lüneburg und Büchen. Mi pensis, ke mi skribos en Eo. pri io malsama, ol en la hungara, do mi rakontos al vi iom pri mia sperto en Berlino.




Iu de la multaj pontoj
Eta parto de granda parko
Mi pasigis tie nur 4-5 horoj, do mi certe ne vidis multe. Mi nek povis uzi mian telefonaplikaĵon, kiu gvidus min tra la ĉefurbo, do mi decidis simple lasi mian grandan pakaĵon en la stacio kaj promeni hazarde, laŭ la vojoindikiloj. Ŝajnas ke estis bone ideo: belaj pontoj, grandeeeega parko, la faman Reichstag, la Brandenburgan pordegon kaj eĉ la hotelo Adlon.1 Mi subite kaj hazarde rekontis kelkajn, kiuj protestis por la egalaj rajtoj de germaniaj ciganoj. Mi dormis en la granda parko (nu, ĝi nomiĝas Tiergarten, sed mi tute ne renkontis bestojn en tiu senco), por ne esti sunbatita dum la tagmezaj horoj.


Sed la plej amuza rakonto pri Berlino: jam promenante reen al la stacio, kiam mi paŝis post juna patro (eble 30) kun eta infano. Biciklanto apude ĵus perdis iun sian pakaĵon, kaj post ke oni postkriis ŝin, la sekva babilo okazis inter la knabineto kaj la patro:

  • (P) Do, vidu, se oni perdas aĵojn, eblas postkrii, kaj tiam ĉio estos en ordo.
  • (K) Ĉu vi jam perdis ion?
  • (P) Jes, sufiĉe multe.
  • (K) Kion?
  • (P) Mian junecon...
1 tio estas tre amuza, ĉar mi ĵus vidis la filmseri(et)on pri tio, kaj mi ne sciis, ke ĝi vere ekzistas! :O

la plej kortuŝa skulpto, kiun mi en Berlino renkontis





Nincsenek megjegyzések:

Megjegyzés küldése