Oldalak / Paĝoj

2016. szeptember 10., szombat

Es ist soweit... (Eo)

Do, iel tiel aspektas la komenco de mia vojaĝo. Aŭ, pli precize, miaj pakaĵoj. Mi tute ne scias, ĉu tro multe, ĉu tro malmulte: iom zorgige, ĉar estas mia unua fojo, kiam mi forveturas por 3 monatoj. Kaj ne al Budapeŝto, de kie mi facile rehejmiĝus, se io mankus, sed al la nordo de Germanio.



Nur la vojaĝo daŭras tutan tagon per trajno (nu, kun longa tempo por trajnoŝanĝo en Berlino). Fakte, mi daŭre ne sentas la pezon de mia decido, sed mi vere malfacile finpakis la valizon. Eterne la grumblo/grinco ("Mi ne voooolas finpaki!"), ĉar mi ŝajne ja malŝatas adiaŭi, eĉ se mi ne tiom emociiĝas dume. Eble poste, se mi alvenos al mia celo, plurcent kilometrojn de mia hejmo. De mia familio kaj miaj amikoj.

Strange, ke tiom malfacilas: ke mi estis tre facile konvinkebla pri ne planata tranokto en mia fakstujmo (t. e. revido de amikoj & malpli da tempo hejme, por finpaki). Strange, ke mi dum unu jaro tiom ege ekŝatis loĝi en tiu ĉi komunumo: sed aliflanke, tute kompreneble, ja temas pri vera komunumo. Kie homoj zorgas, se vi ne bonfartas, kie oni demandas kaj klopodas helpi. Kie oni ne nur pri la malgravaj ĉiutagaĵoj parolas. Mi vere ĝojas esti parto de tiu ĉi afero, mi ĝojas pri la januara reveno kaj pri mia decido akndidatiĝi kaj translokiĝi ĉi tien.

Konsolas min tamen, dorveturante, ke mi veturas al alia komunumo, kie oni - ŝajne - havas similan pensmanieron, intereson, aĝon. Mi vere scivolas, kiel estos: la loko, la homoj, kaj por mi - la rekomenco. Mi ja prezentiĝos al la plejparto kiel nova homo (krom la kunlaborantojn, kun kiuj mi jam leterumis), kaj tiaĵon mi lastan fojon antaŭ unu jaro faris. Estas do nova ŝanco, "blanka paĝo". Interese. Ni vidu, kiom la nuna mi malsamos (interkonatiĝante aŭ en ilia okulo) al tiu de antaŭ unu jaro. Aŭ de tiu, kiun unuan impreson vi havis.

/Nu, tio estas tute alia afero, sed tiom strange kaj stulte, ke mi tamen skribu tion fine de mia skribaĉeto. La hungara kontrolisto ĵus venis kaj petis mian bileton - kaj akuzis min, ke mi ne akurate legis la informilon. Ĉar, laŭ li, la bileton kiun oni aĉetis per DB (Deutsche Bahn), nur tiu germana sistemo povas legi, li ne. Do mia bileto eĉ ne validas. Feliĉe, li tamen akceptis ĝin, kiam mi diris, ke mi ver legis la informilon, sed ne trovis tian averton en ĝi. Mi esperas, ke tiu feliĉo daŭros. Eble la papilio, kiu ripozis posttagmeze sur mia mano, estas signo por tio. :P Zelotu!/

Nincsenek megjegyzések:

Megjegyzés küldése