Oldalak / Paĝoj

2016. szeptember 5., hétfő

"iris for / kun rompita kor' / al ajna eksterlando..."


fonto de la bildo
Ne Petro, kun
Ne tiom/tiel rompita koro al
Ne ajna eksterlando.


Krom tio la citaĵo estis klare perfekta elekto. Por la detaloj (kial ĝi tamen estis bona elekto) legu plu.




Do, unue bone elekto, ĉar mi ŝatas tiun ĉi kanton. Pli serioze: eĉ se mi ne suferas pro disiĝo, mi jam estas sata de...

  • kvin jara studado (ĉefe de miaj germanaj studoj, kiuj apenaŭ donis al ni ion utilan kaj/aŭ interesan);
  • "tro ĉiutaga" vivo;
  • Hungario - mi jam eĉ tute dekutimiĝis aŭskulti novaĵojn, ĉar ĉiu fojo nur donus novan kaŭzon por grumbli kaj vei;
  • plenŝtopita vivo: universitato + instruista staĝo + fakstujmo + volontulado en pluraj kampoj;
  • tro da Budapeŝto: bruo, malpuro ks.

Do, mi volis havi iom da aventuro, ion - por mi - ne kutiman. Malpli da onidevoj, kaj pli da libereco, pli da sendependeco kaj propraj decidoj. Novan ĉirkaŭaĵon. Kaj, kompreneble, pli bone konatiĝi kun la germanan lingvo kaj kulturo.

Certe ne estos ĉiam facile, sed mi vere sopiris iun ŝanĝon, ian paŭzon antaŭ ol fini miajn studojn. Des pli, ĉar pli bona lingvoscio signifas pli da memfido kaj tiel malpli da streĉo kaj laboro dum mia lasta, pli longa instruista staĝo. (Tiun staĝon mi faros dum la lasta semestro, printempe.)

Cetere, la farmo, kiun mi elektis, ŝajnas vere perfekta loko por mi: komunumo de junuloj, eĉ infanoj, helpemaj kunordigantoj, granda bieno en belega naturo kaj kun tre diversaj laborkampoj. Mi ricevas senkostan tranokteblon, tagmanĝon kaj vifion. Fakte, mi ĝojas eĉ pri la fizika parto de la laboro, ĉar dum la studjaro ĉiam multe mankas al mi tiu agrabla laceco, kion mi sentas post sportumo aŭ tuttaga ekskurso.

Certe ankaŭ tio motivas min, ke mi faru denove ion, kio puŝas min ekster mian komfortzonon. Ŝajne tio estis kaj estas mia projekto por la jaro 2016. Do esti for de mia lando por ĉ. 3 monatoj estos taŭga krono. Deziru sukceson! ;)

4 megjegyzés:

  1. Bonan vojaĝon! Mi esperas ke mi ĝuos la sperton!

    VálaszTörlés
  2. Sonas kiel vere interesa paŭzo, kion vi faras, kara Saci! Mi antaŭĝojas legi pli kaj esperas, ke mi trovas la tempon legi vian blogon. :)

    Elkore salutas vin el la fora Birmo,
    - André

    VálaszTörlés
    Válaszok
    1. ho, mi tiom ĝojas pri via komento! estas bone nun denove komunikiĝi. dankon! :) cetere, ĉu vi daŭre blogas? kiel ajn, ankaŭ mi volonte aŭdus iam pri viaj aventuroj.

      Törlés